El Popola Ĉinio>头条新闻>

Nov-zelanda gubernatoro vizitis Ĉinion

| 2015-07-22
Bookmark and Share

    La 21-an de julio Xi Jinping, prezidanto de Ĉinio, bonvenigis sur la placo ekster la Popola Halo de Pekino Jerry Mateparae, gubernatoro de Nov-Zelando. Sekve, Xi Jinping intervidiĝis kun Jerry Mateparae. La du ŝtatestroj alte taksis la rilatojn inter Ĉinio kaj Nov-Zelando, kaj konsentis daŭre klopodi kune por antaŭenpuŝi la ampleksan strategian partnerecon de la du landoj.

 


Kunfotiĝo de Xi Jinping, Jerry Mateparae kaj iliaj edzinoj

 

    Xi Jinping diris, ke Ĉinio kaj Nov-Zelando same estas gravaj landoj en la azi-pacifika regiono, ambaŭ havas komunajn interesojn ĉe akcelo al la stabileco kaj disvolvo de la regiono. Ĉi jaro estas la 70-a jubileo de la establiĝo de UN, Ĉinio volas kune kun Nov-Zelando kaj la internacia socio persiste gardi la sukceson de la Dua Mondmilito kaj fundamentajn normojn de la internaciaj rilatoj kun la celoj kaj principoj de UN kiel la kerno. Jerry Mateparae diris, ke la ampleksa strategia partnereco estas tre grava, Nov-Zelando volas kune kun Ĉinio antaŭenpuŝi la triflankan kunlaboron sub UN, la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro kaj aliaj multflankaj framoj, helpi la insul-landojn en suda Pacifiko.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments