El Popola Ĉinio>头条新闻>

Milana Monda Ekspozicio proponis "aldoni akvon al la Tero"

| 2015-07-22
Bookmark and Share

 

    Lastatempe en la itala-ĉina pavilono sub la venecia akva pavilono de la Milana Monda Ekspozicio komenciĝis la granda publika projekto "Aldoni akvon al la Tero". La projekto alvokas, ke la tuta mondo klopodu por protekti la medion kaj krei bonan medion de renovigeblaj akvoresursoj, aldoni akvon al la Tero kaj havigi al la homaro vivspacon de daŭrigebla disvolvado. En la aktivaĵo Wetherm estis titolita kiel publika ambasadoro de la itala-ĉina pavilono kaj difinita kiel akvo-aldona produkto de la pavilono.

 

    Estas poluitaj aŭ elĉerpitaj la akvaj resursoj en la spaco de 50 kilometroj ĉirkaŭ la lokoj loĝataj de proksimume 4,5 miliardoj da homoj en la tuta mondo. Por alvoki pli da homoj prizorgi la medion kaj la Teron, la temo de la Milana Monda Ekspozicio estas "nutron al la Tero, energion al la vivo", kaj la temo de la venecia akva pavilono estas "akvo, fonto de la vivo".

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments