El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kolorigu desegnaĵojn de la Imperiestra Palaco

| 2015-07-22
Bookmark and Share

 

    Lastatempe ekpopulariĝis la koloriga libro Sekreta Ĝardeno, desegnita de brita pentristo. Multaj ĉinaj retanoj jam surrete diskonigis siajn verkojn.

 

    Antaŭ ne longe, la muzeo de la Ĉina Imperiestra Palaco publikigis grupon da desegnaĵoj de konstruaĵoj en la palaco por ke oni ilin kolorigu. Ĉinaj retanoj multe laŭdis la belecon de la ĉina kulturo en tiuj desegnaĵoj, kiuj havas la novan nomon "sekreta palaco". Oni proponis, ke la Imperiestra Palaco publikigu kolorigan libron pri la palaco, ĉinaj arkitekturo, vestoj, ornamaĵoj, antikvaĵoj kaj eĉ homaj figuroj. La libro povas enhavi unuflanke la koloran bildon por konigi vestojn, grafikaĵojn kaj aliajn aĵojn kun ĉina karaktero, kaj aliflanke la desegnaĵon por ke oni ĝin kolorigu kaj samtempe multigu sciojn pri la historio de Ĉinio kaj tiujn pri ĝia kulturo.

 

    Nun jam multaj retanoj diskonigis siajn verkojn pri kolorgigado de la desegnaĵoj publikigitaj de la Imperiestra Palaco. Krom la antikvaj konstruaĵoj, oni proponis aldoni grafikaĵojn de gravura pentraĵo, tradicia jarpentraĵo kaj desegno de porcelano. Eĉ estis trovita la kolekto de tradiciaj ĉinaj desegnoj publikigitaj eksterlande.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments