El Popola Ĉinio>头条新闻>

La animaciaĵo Kapitano de Flugantaj Tigroj premieros en septembro

| 2015-07-22
Bookmark and Share

 

    La animaciaĵo Kapitano de Flugantaj Tigroj pri la kontraŭjapana rezistmilito far la ĉina popolo premieros septembre en Ĉinio.

 

    Dum la kontraŭjapana rezistmilito far la ĉina popolo amikoj el pluraj landoj helpis Ĉinion en diversaj manieroj, kaj la Flugantaj Tigroj, eskadro starigita de la usona generalo Claire Lee Chennault, estas plej bone konata de ĉinoj. Krom la batalo kontraŭ la japana aerarmeo, la eskadro Flugantaj Tigroj organizis ankaŭ aeran transportadon. Ĝi aviadile transportis urĝajn militmaterialojn bezonatajn de Ĉinio.

 

    Reĝisoro Feng Yusong diris, ke tio estas la unua animaciaĵo pri la eskadro Flugantaj Tigroj. Krom reaperigo de la travivaĵoj kaj profunda amikeco inter la membroj de la Flugantaj Tigroj kaj la ĉina popolo en la kuna batalo kontraŭ la japana agresado, ĝi ankaŭ adoptis muzikaĵojn popularajn inter la du popoloj.

 

    Feng diris: "Mi esperas, ke la filmo povos montri la suferojn kaj klopodojn de la ĉina popolo en la kontraŭjapana rezistmilito, reflekti internaciajn subtenojn kaj helpojn al la ĉina popolo, kaj stimuli la spektantojn memori la historion, domaĝi la nunan tempon kaj pripensi la estontecon laŭ ĉina kaj internacia vidpunkto."

 

    Anna Chennault, edzino de la generalo Claire Lee Chennault, skribis la titolon de la animaciaĵo. En sia gratula mesaĝo ŝi diris, ke ŝi persone spertis la doloron de la milito, do ŝi pli bone komprenas la signifon de la paco.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments