Ĉefpaĝo> Ĉinaj Rakontoj

Muzik-albumo pri E-movado en Ĉinio (II)

| 2015-07-23
Bookmark and Share

 

    Sinjoro Hou Zhiping, veterana fakulo pri la historio de Esperanto en Ĉinio faris serion da muzik-videaĵoj, kiuj per muziko kaj fotoj prezentas la historion kaj la nunan situacion de E-movado en Ĉinio, li planas fari 4 pecojn.

 

    La dua temas pri la batalo por liberigo de Ĉinio per Esperanto, ĝi celas diskonigi la kontraŭfaŝistan militon, en kiu partoprenis ĉinaj esperantistoj, ekzemple Hu Yuzhi, Hu Sheng, Yao Yilin, Ĵelezo, Zhang Qicheng, Feng Wenluo (Wenlo Fon) kaj tiel plu. Ili eldonadis librojn, okazigis korespondajn kursojn, faris kontaktojn internacie, propagandis kaj diskonigis Esperanton, kaj reale praktikigis ĝin. Ili ankaŭ per Esperanto faris raporton pri la Kontraŭjapana Rezistmilito far la Ĉina Popolo, eldonis E-legaĵojn kaj interŝanĝis kun fremdlandanoj. Tiuj ĉinaj esperantistoj aktive partoprenis en la lingvo-noviga movado kaj batalis por la liberigo de Ĉinio. Multaj el ili dediĉis sian vivon al la aferoj, kaj samtempe kreskigis homfortojn por reprosperiĝo kaj disvolviĝo de Esperanto post la fondiĝo de la nova Ĉinio en 1949.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments