Protekti la Deklaracion de Postdam, konservi la pacon de la mondo

| 2015-07-23
Bookmark and Share


La 26-an de julio 1945 en la germana urbo Postdam, Ĉinio, Britio kaj Usono subskribis la Deklaracion de Postdam.
 

    La 26-an de julio 1945 en la germana urbo Postdam, Ĉinio, Britio kaj Usono subskribis la Deklaracion por Urĝi la Kapitulacon de Japanio far Ĉinio, Britio kaj Usono, simple nomata per la Deklaracio de Postdam. La deklaracio postulas, ke post la milito Japanio elradikigu la militarismon, punu la militkrimulojn, forigu ĉiujn barojn, kiuj malhelpas renaskiĝon kaj plifortigon de la japana demokratio, kaj nuligu la militan industrion en la lando.

 

    Laŭ la 8-a artikolo de la deklaracio, la kondiĉoj de la Deklaracio de Cairo estu praktikataj, kaj la suvereneco de Japanio estu limigita al la insuloj Honshu, Hokkaido, Kyushu, Shikoku kaj aliaj malgrandaj insuloj fiksitaj en la deklaracio.

 

    Kiam la japana registaro kapitulacis, ĝi klare esprimis siajn akcepton kaj agnoskon de la Deklaracio de Postdam. Tio signifas, ke la deklaracio havas la forton devigi la japanan registaron realigi la de ĝi faritajn promesojn. Tio plue montras, ke la insularo Diaoyu ne estas la teritorio de Japanio, kaj ke la provoko fare de Japanio sur la insularo estas serioza atenco kontraŭ la deklaracio.

 

    Pro tio, ke la paco estas malfacile akirebla, ĉiuj devas ĝin trezori. Estas por la paco ke oni oponas la japanan militarismon kaj devigas Japanion tutflanke plenumi la artikolojn de la deklaracio. La deklaracio, kiel kondensiĝo de la plej gravaj sukcesaj fruktoj de la kontraŭfaŝista milito de la homaro, havas la flamon de justeco kaj vereco. Ĝi akordas kun la evolua direkto de la civilizacio de la homaro. Profunda kaj granda signifo kuŝas en tio, ke oni protektu la justan enhavon de la deklaracio kaj tiun de aliaj internaciaj dokumentoj, kaj defendu la gravajn fruktojn malfacile akiritajn dum la kontraŭfaŝista milito de la mondo.

 

    La firmeco de la ĉina popolo en defendo de la suvereneco de la teritorio kaj en protekto de la paco de la mondo estas neskuebla por ĉiam. La ĉina registaro jam multfoje rebatis la atencojn de Japanio al la suvereneco de Ĉinio. Sed por konservi la pacon de la mondo kaj la respekton al la deklaracio necesas komuna kunlaboro de la "granda internacia familio". Fronte al la kontraŭpacaj agoj de la japana registaro, estas necese ke la internacia komunumo reanoncu ke Japanio devas agi laŭ la postmilitaj internaciaj juro kaj ordo starigitaj de la deklaracio de Postdam kaj tiu de Cairo, kaj urĝu Japanion korekti siajn erarojn.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments