El Popola Ĉinio>头条新闻>

Plej malnova manuskripto de Korano debutis en Britio

| 2015-07-23
Bookmark and Share

 

    La 22an de julio la brita universitato Birmingham diris, ke ĝia biblioteko malkovris fragmentojn de la plej malnova manuskripto de Korano. Tiuj restaj paĝoj havas la historion de 1 370 jaroj.

 

    Tiuj paĝoj estis kunmetitaj kun mez-orientaj libroj kaj dokumentoj, kaj dormis preskaŭ cent jarojn en la biblioteko. Doktoro Alba Fedeli tralegis ilin, kaj decidis konstati ilian aĝon per radiokarba ekzameno. La rezulto estis surpriza.

 

    La Brita Brodkasta Kompanio raportis, ke la ekzameno de sciencistoj el la Universitato Oksfordo indikis, ke la manuskripto estis farita inter la jaroj 568 kaj 645, kaj estas la plej malnova ekzistanta manuskripto de Korano en la mondo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments