El Popola Ĉinio>头条新闻>

Prezidanto Xi alvokas klopodojn por revigligi nordorientan Ĉinion

| 2015-07-23
Bookmark and Share

 

    Prezidanto Xi Jinping alvokis novajn klopodojn por revivigi postiĝintan nordorientan regionon de Ĉinio, iaman gravan centron de peza industrio, substrekante la gravecon de ŝtataj entreprenoj en disvolvado de la lando.

 

    Xi faris la parolojn dum sia inspekta vojaĝo en Jilin-provinco de ĵaŭdo ĝis sabato, kie li urĝis la regionon strebi por trarompoj dum akomodiĝo al la nova normalo de malpli rapida ekonomia disvolviĝo.

 

    Akcentante la optimumigon kaj altgradigon de industriaj strukturoj, Xi urĝis la provincon pliigi siajn penojn por nutri emerĝantajn industriojn kaj stimuli servan industrion dum intensigo de infrastruktura konstruado. Li diris, ke pli da klopodoj devas esti faritaj por puŝi antaŭen la novigan motoron por pliigi viglecon de la tuta socio en novigo kaj negoca entreprenado.

 

    Alvokante disvolvadon de ŝparema, efika, sekura kaj daŭripova moderna agrikulturo, Xi ankaŭ urĝis la regionon subteni diversajn politikojn favorajn al kamparaj loĝantoj kaj klopodi plu por akceli modernan agrikulturon kaj pliigi la enspezojn de terkulturistoj. Li diris, ke popola vivteno estas la kompaso en la ekonomia kaj socia disvolvado. Oni devas firmigi la materialan bazon por plibonigi popolan vivtenon kaj stimuli efektivan postuladon.

 

Redaktoro:Xie Ruifeng

(el CRI.cn)

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments