70-jariĝo: Gardi la aŭtoritaton de la Deklaracio de Postdam (I)

| 2015-07-23
Bookmark and Share

de LAN XINZHEN

 


En la 14-a de aŭgusto de 1945 la japana imperiestro anoncis pri la kapitulaco de Japanio.

 

    Ĉi-jare estas la 70-a datreveno de la publikiĝo de la Deklaracio de Postdam. Hodiaŭa paco estas konstruita sur la bazo de la internacia ordo decidita post la Dua Mondmilito. La japana registaro solene promesis ke ĝi plenumos la regulojn faritajn en la Deklaracio de Kairo kaj tiujn en la Deklaracio de Postdam. Oni esperas, ke la japana registaro obeos sian promeson, persistos en la paca evoluo per konkretaj agoj kaj gardos la internacian renomon de sia lando.

 

    Sed nun estas necese, ke la internacia socio tutflanke kontrolu la praktikadon de la Deklaracio de Postdam kaj postulu de Japanio realigon de ankoraŭ neplenumitaj artikoloj por gardi la aŭtoritaton de la deklaracio kiel la internacia dokumento, kiu urĝis la kapitulacon de Japanio kaj kreis la novan ordon de la internacia politiko post la Dua Mondmilito.

 


En la 27-a de julio de 1945 la 3 ŝtatestroj de Britio, Ĉinio kaj Usono kunsidis en Postdam por urĝi al Japano kapitulaci.

 

    Paco estas malfacile akirebla, ĉiuj homoj devas ĝin atente gardi. Oponi la japanan militarismon estas por paco, kaj devigi Japanion tutflanke plenumi la artikolojn de la deklaracio same estas por paco. La deklaracio estas kondensiĝo de la plej gravaj sukcesaj fruktoj de la kontraŭfaŝista milito de la homaro, sur ĝi estas la flamo de justeco kaj memevidenta vero, ĝi akordas kun la evolua direkto de la homa civilizacio. Profunda kaj granda signifo kuŝas en tio, ke oni gardu la justan enhavon de la deklaracio kaj aliaj internaciaj dokumentoj, kaj defendu gravajn fruktojn malfacile akiritajn dum la kontraŭfaŝista milito de la mondo.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments