Gardi la aŭtoritaton de la Deklaracio de Postdam (III)

| 2015-07-23
Bookmark and Share

de LAN XINZHEN

 


La domo de la konferenco de Postdam, kiu situas sudokcidente de Berlino, la ĉefurbo de Germanio

 

    Por gardi la mondan pacon kaj la respekton al la Deklaracio de Postdam necesas komuna kunlaboro de la "granda internacia familio".

 

    Se oni retrorigardas la historion de la pasintaj cent jaroj, Ĉinio neniam kaŭzis damaĝon al la monda paco, sed kontraste Japanio aktive partoprenis en la du mondmilitoj. La sola ekstera atako sur la teritorio de Usono estis farita de Japanio, tion la usona popolo ne devas forgesi. Pro tio estas malĝustaj la agoj de Usono, kiu utiligas siajn kompromisojn kun Japanio kiel rimedo por bridi Ĉinion. La internacia socio devas unuiĝi, teni al si atenton kontraŭ la dekstrema japana registaro kiu senhalte tordas la historiajn faktojn, kaj kritiki aŭ korekti la surtretadon fare de Japanio al la Deklaracio de Postdam.

 

    La monda paco bezonas komunan gardadon fare de la internacia socio, ĉiuj pacamaj homoj havas respondecon oponi la agojn de Abe kontraŭ la deklaracio kaj la farojn pacon minacantajn de la japana registaro, kiu ĉiam beligas sian agresan militon kaj intence fortigas sian armeon. Defendi la aŭtoritaton de la Deklaracio de Postdam estas ĝuste gardi la pacon de la mondo.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments