Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Kulturo> Vidpunktoj

Terpomo: la kvara provianto de ĉinoj?

| 2015-07-24
Bookmark and Share

de WANG FANG, DOU YUANYUAN kaj GUO TIE

 

    Post sia eniĝo en Ĉinio en la 17-a jarcento, la terpomo estas rigardata kiel speco de "legomo", ĝis nun, ĉinoj ankoraŭ ne akceptas ĝin kiel ĉefmanĝaĵon. Kvankam iuj landoj prenas ĝin kiel la ĉefan nutraĵon, ekzemple furoras en Nederlando kaĉo el terpomoj kaj ekzistas en Usono pano el terpomoj. La 6-an de januaro la Agrikultura Ministerio de Ĉinio anoncis, ke la lando lanĉos la "strategion pri proviantigo de terpomoj". Kio estas tio? Fakte la tiel nomata "strategio" signifas, ke post prilaborado al terpomoj, oni faros ilin kiel mantoojn, spagetojn kaj aliajn ĉefmanĝaĵojn en la rimedoj ŝatataj de ĉinoj. Kaj tio faros en Ĉinio la terpomon la kvara materialo por ĉefmanĝaĵoj, post la tritiko, la rizo kaj la maizo.

 


Mantoo, tradicia ĉefmanĝaĵo precipe en norda Ĉinio, estas farita el la tritika faruno post fermentigo, ĝia formo normale estas duonbula aŭ kvadrata. La plej granda diferenco de mantoo kun pano kuŝas en tio, ke oni preparas la mantoon vaporume, kvankam ankaŭ la pano estas farita same el la tritika faruno.
 


Mantooj el terpomoj vendataj en supermarkto havas la grandecon similan al la tradiciaj mantooj el la tritika faruno.

 

    En la fino de junio de la kuranta jaro, vere aperis la unuaj mantooj el terpomoj en cent supermarktoj de Pekino. Ili estas faritaj de la institucio pri prilaboro al agrikulturaj produktaĵoj sub la Ĉina Akademio de Agrikulturaj Sciencoj. Kompare kun mantooj el la tritika faruno, tiu ĉi peco havas la koloron iom pli flavan, sur ĝi ankaŭ videblas malhelaj linioj el fibretoj. Ĝi estas iom sek-sentiga, ne tiel mola kiel la mantooj el la tritika faruno. Sed ĝi estas pli nutriga, precipe pli riĉa de vitaminoj.

 


Jen la reto de la ĉi-foja "kongreso" pri la terpomo (En la 28-a ĝis la 30-a de julio ĉi-jare okazos en la gubernio Yanqing en norda Pekino la "Pekina Monda Terpoma Kongreso", intertempe estos pli da inspiraj flamoj, kaj tio certe faros la terpomon pli ŝatata materialo kaj kiel "legomo" kaj kiel "greno".)

 

    Oni uzis pli ol du jarojn por la prilaborado al la mantoo el terpomoj, kaj spertis kelkdek-fojojn da provoj kaj 12 mil malsukcesajn specimenojn. La produktanto diris, ke en la estonteco oni multigos la specojn de ĉefmanĝaĵoj el terpomoj, ekzemple ellaboros terpoman volvaĵon, terpoman kukon kun farĉo el fazeolo, terpoman kukon kun jujuboj, terpoman pufkukon kaj aliajn bongustaĵojn.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments