Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Esperantujo> E-novaĵoj

REU konferencis en Ĉuvaŝio

| 2015-07-24
Bookmark and Share

 

    La 14–21an de julio 2015 en la ripozejo "Surskie Zori" (Jadrina distrikto de Ĉuvaŝio, ĉ. 60 km de Ĉeboksaro) okazis Rusiaj Esperanto-Tagoj (RET) kun la ĉefa temo "Multlingva Rusio" kun partopreno de 60 personoj. En RET okazis enhavriĉaj laŭtemaj prelegoj de Aleksandr Blinov kaj Hèctor Alòs i Font kaj viglaj laŭtemaj diskutoj, prelego de Vladimir Bespalov okaze de 50-jara datreveno de la Sovetia Esperantista Junulara Movado (SEJM), ekspres-kurso de la ĉuvaŝa lingvo, alitemaj prelegoj, koncertoj, lingvaj kaj sportaj ludoj, amuzaĵoj.

 

    Krome, kadre de RET la 18–19an de julio okazis la 28a Konferenco de la Rusia Esperantista Unio (REU), kiun partoprenis 23 delegitoj.

 

    La ĉefa zorgo por la Konferenco estis urĝa neceso akcepti novan redakcion de la statuto de REU, kion postulas la Justicministerio de la Ruslanda Federacio pro la apero de la nova Civila Kodo, al kiu ne konformas la malnova statuto. La nova versio de la statuto estis unuanime akceptita. Kiel prezidanto de REU estis reelektita Svetlana Smetanina. Krom la prezidanto, en la nova estraro estis elektitaj: Nikolaj Gudskov (vicprezidanto), Mikaelo Bronŝtejn, Mikaelo Ĉertilov, Valentin Melnikov, Aleksandr Mitin. Kiel komitatano A de UEA por Ruslando estis elektita Svetlana Smetanina.

 

    La konferenco decidis, interalie, krei komisionon pri eksteraj rilatoj, apogi la fondon de la Esperanta Centro en Krimea Respubliko kaj registri ĝin kiel regionan organizon de REU, organizi en 2016 tutlandan Esperanto-renkontiĝon en Krimeo. Lige kun la situacio pri la strato Esperanto en la ĉefurbo de Tatarstano la konferenco decidis sendi protestan leteron de REU al la urbestro de Kazano kaj peti la Komitaton de UEA apogi la agadon de Kazanaj esperantistoj.

 

de Nikolao Gudskov

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments