El Popola Ĉinio>头条新闻>

La nombro de ĉinaj retanoj kalkuliĝis al 668 milionoj

| 2015-07-24
Bookmark and Share

 

    La 23an de julio en Pekino la Ĉina Interreta Informa Centro publikigis la 36an raporton pri la interreta disvolvado de la tuta lando. Ĝi montras, ke en la unua duono de la kuranta jaro aldoniĝis 18,94 milionoj da novaj retanoj; ĝis junio 2015 la populareco de la Interreto atingis 48.8%, kaj la totala nombro de ĉinaj retanoj kalkuliĝis al 668 milionoj.

 

    Donitaĵoj de la raporto indikis, ke ĝis junio 2015 la nombro de poŝtelefonaj retanoj kalkuliĝis al 594 milionoj, je 36,79 milionoj pli multe ol tiu en la fino de la lasta jaro. La interreta aliro per surtablaj komputiloj kaj tekkomputiloj okupis 68,4% kaj 42,5% respektive; la proporcio de poŝtelefonaj retanoj en la populacio de la retanoj kreskis de 85,8% en la fino de 2014 al 88,9%.

 

    Fakuloj diris, ke pro grandiĝo de la ekrano de inteligentaj poŝtelefonoj, pliboniĝo de poŝtelefonoj de ĉinaj propraj markoj kaj multiĝo de poŝtelefonaj aplikoj, evidentiĝas la tendenco de la uzado de poŝtelefonoj kiel ĉefaj interretaj terminaloj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments