El Popola Ĉinio>头条新闻>

Grandaj pandoj revenis al la hejmloko Baoxing

| 2015-07-24
Bookmark and Share

    La 22an de julio oficiale malfermiĝis la Kultura kaj Eduka Centro de Grandaj Pandoj en la gubernio Baoxing de la urbo Ya'an en la provinco Sichuan. Tiam la grandaj pandoj Chuanxing kaj Ximeng revenis al sia hejmloko Baoxing, kaj renkontiĝis kun la publiko.

 


La granda pando Chuanxing
 

    La grandaj pandoj, unu vira kaj alia ina, devenas de la Wolong-a Naturparko de la provinco Sichuan. La ina nomata Chuanxing naskiĝis en la jaro 1992, kaj ŝia patro estas Chuanchuan kaj ŝia patrino Xinxing. La vira nomiĝas Ximeng, kaj lia patro estas Panpan. Ili estas posteuloj de sovaĝaj grandaj pandoj en Baoxing.

 


La granda pando Ximeng

 

    Baoxing estas la loko, kie oni trovis la unuan grandan pandon kaj faris la unuan ekzempleron de granda pando, tial ĝi estas la hejmloko de grandaj pandoj. Ĝis nun 181 vivantaj sovaĝaj grandaj pandoj estis trovitaj en la loko. De post la jaro 1957 Ĉinio donacis 23 grandajn pandojn al naŭ landoj, kaj 17 el ili devenis de Baoxing kun rekorda nombro.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments