El Popola Ĉinio>头条新闻>

70-jariĝis la Deklaracio de Potsdam

| 2015-07-27
Bookmark and Share

 

    Ĉi-jare estas la 70-a datreveno de la venko de la Monda Kontraŭfaŝista Milito. La 26-an de julio 1945 Ĉinio, Usono kaj Britio publikigis la Deklaracion de Potsdam. La 2an de septembro en la sama jaro la japana registaro subskribis kapitulacon kaj proklamis akcepti la Deklaracion de Potsdam.

 

 

    Kiel grava instrumento de la internacia juro por difini la internacian ordon post la Dua Mondmilito, la Deklaracio de Potsdam estas internacia akto, por kiu la mondo, inkluzive de la ĉina popolo, konstante batalis kontraŭ faŝismo, je kosto de sango kaj tiu de vivo. La Deklaracio de Potsdam metis juran fundamenton por la internacia ordo post la Dua Mondmilito, kaj klare difinis traktadon al Japanio kaj al aliaj venkitoj. Estas neneigeblaj kaj neŝanĝeblaj la historia pozicio kaj leĝa efiko de la Deklaracio de Potsdam, kiel grava fundamenta ŝtono de la monda paco kaj de la internacia ordo post la Dua Mondmilito.

 

(el CRI.cn)

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments