El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis la Tianjin-a Internacia Infana Kultura kaj Arta Festivalo 2015

| 2015-07-27
Bookmark and Share


Ĉinaj infanoj prezentas en la inaŭguro.

 

    La 26an de julio en Tianjin inaŭguriĝis la Internacia Infana Kultura kaj Arta Festivalo 2015, kiun ĉeestis pli ol 2 mil infanoj el 60 landoj kaj regionoj, inkluzive de tiuj el 24 ĉinaj provincoj. Ili kunvenis por la monda paco, la internacia amikeco kaj por la estonteco de infanoj.

 


Rusa infano subskribas sur la mondpaca muro.

 

    La ĉijara festivalo atentis pri komunikado, ĉeestado, spertado kaj sentado de infanoj ĉinaj kaj alilandaj, por ke ili ĝuu la belan arton, la ĝojan kunvenon kaj spertu specialan kulturon de Ĉinio. Dum la festivalo okazos aliaj aktivadoj inkluzive de internacia ĝojiga urbo de infanoj, senvualiĝa ceremonio de la mondpaca muro, granda celebrado de internaciaj infanoj, arta prezentado kaj tema parolo de la "Infanaj Unuiĝintaj Nacioj".

 


Infanoj ĉinaj kaj alilandaj kune dancas.

 

    Menciinde, ke la ĉijara pentraĵa ekspozicio kun la temo "Unu zono, Unu vojo" kolektis verkojn de infanoj el la landoj en la ekonomia zono laŭ la Silka Vojo kaj tiuj sur la Mara Silka Vojo en la 21-a Jarcento. Alia elstara aktivado de la festivalo estas la unua monda ekspozicio de infanoj en la tuta mondo.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments