Ĉinio publikigis simbolon de la aktivaĵoj memore al la 70-a datreveno de la venko de la Kontraŭjapana Rezistmilito far la Ĉina Popolo

| 2015-07-27
Bookmark and Share


La simbolo de la aktivaĵoj memore al la 70-a datreveno de la venko de la Kontraŭjapana Rezistmilito far la Ĉina Popolo kaj al la 70-a jubileo de la Batalo kontraŭ Faŝismo

 

    Lastatempe la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio publikigis simbolon de la aktivaĵoj memore al la 70-a datreveno de la venko de la Kontraŭjapana Rezistmilito far la Ĉina Popolo kaj tiuj momore al la 70-a jubileo de la Batalo kontraŭ Faŝismo.

 

    La simbolo konsistas el la signoj "70" kaj "1945-2015", kolomboj de paco kaj desegno de la Granda Muro en formo de "V". La signoj "70", "1945-2015" kaj "V" kun la signifo de venko enkorpigis celebradon al la venko de la Kontraŭjapana Rezistmilito far la Ĉina Popolo kaj al la venko de la Batalo kontraŭ Faŝismo. Ili simbolas feran muregon konsistantan el la ĉina nacio por kune rezisti kontraŭ malamikoj. La 5 kolomboj de paco simbolantaj pacon kaj esperon flugas de malproksimeco al proksimeco. Ili prezentas memoron al la historio kaj sopiron al la paco, simbolas, ke la popolanoj de la 5 kontinentoj solidariĝas, mane-en-mane antaŭeniras kaj kune kreas la belan estontecon. La flugantaj kolomboj de paco signifas, ke sub la gvido de la Komunista Partio de Ĉinio diversnaciaj popolanoj de la tuta lando flugas al la estonteco portante la mision de sia nacio por granda releviĝo.

 

    La simbolo estos uzita por diversaj aranĝoj celebre al la 70-a datreveno de la venko de la Kontraŭjapana Rezistmilito far la Ĉina Popolo kaj al la 70-a jubileo de la Batalo kontraŭ Faŝismo okazontaj en diversaj lokoj de Ĉinio kaj por rilataj edukaj aranĝoj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments