El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kvar urboj en perl-rivera delto enviciĝis inter dek plej bonaeraj urboj

| 2015-07-28
Bookmark and Share


Zhuhai, unu el la dek plej bonaeraj urboj 
 
    La 27an de julio la Ĉina Mediprotekta Ministerio publikigis raporton pri media kvalito de la tuta lando en la unua duono de la kuranta jaro. Inter la dek plej bonaeraj urboj kvar troviĝas en la delto de perl-rivero, nome Huizhou, Zhongshan, Zhuhai kaj Shenzhen. Dume estis efektivigita acidpluva monitorado en 470 urboj, kaj interalie en 164 urboj aperis acida pluvo. Ĝenerale pliboniĝis acidpluva poluo en la tuta lando.
 
    La dek plej bonaeraj urboj estas respektive Haikou, Lasao, Huizhou, Zhoushan, Xiamen, Zhongshan, Zhuhai, Shenzhen, Kunming kaj Fuzhou.
 
    Inter 74 urboj la dek malplej bonaeraj urboj estas respektive Baoding, Xingtai, Zhengzhou, Tangshan, Shijiazhuang, Hengshui, Ji'nan, Handan, Shenyang kaj Taiyuan.
 
Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments