El Popola Ĉinio>头条新闻>

MKO konsentis membriĝon de Kazaĥio

| 2015-07-28
Bookmark and Share


Roberto Azevedo (dekstre), ĝenerala direktoro de MKO, donas la panelon kun la nomo de Kazaĥio al kazaĥa prezidento Nursultan Nazarbayev, kaj tio markas, ke Kazaĥio iĝos la 162a membro de MKO.

 

    La 27an de julio en Ĝenevo, sidejo de la Monda Komerca Organizo (MKO), estis subskribita interkonsento pri membriĝo de Kazaĥio al MKO. La interkonsento estos submetita al la kazaĥa parlamento por fina voĉdono antaŭ la 31a de oktobro. Kazaĥio fariĝos la 162a membro de MKO espereble antaŭ la jarfino.

 


Kazaĥa prezidento Nursultan Nazarbayev prelegas en la speciala kunveno de MKO.

 

    Kazaĥa prezidento Nursultan Nazarbayev diris en sia prelego en la speciala kunveno de MKO, ke post preskaŭ 20-jara intertraktado Kazaĥio finfine fariĝos membro de MKO. Li diris, ke dum la intertraktado la ekonomia strukturo de Kazaĥio multe ŝanĝiĝis, kaj en la lastaj jaroj la kazaĥa ekonomio sukcesis integriĝi kun la internacia merkato.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments