El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina kontraŭtumulta taĉmento faris gardon por celebrado de la Sendependeca Tago de Liberio

| 2015-07-28
Bookmark and Share


En plenumo de gardo la tria kontraŭtumulta taĉmento de la packonserva polico de Ĉinio en Liberio

 

    La 27-an de julio en Greenville, ĉefurbo de la subprovinco Sinoe, la liberia registaro okazigis ceremonion por celebri la 168-an datrevenon de la sendependiĝo de Liberio. La ceremonion ĉeestis liberia prezidento Ellen Johnson-Sirleaf.

 


La tria kontraŭtumulta taĉmento de la packonserva polico de Ĉinio en Liberio en plenumo de gardo en flughaveno de UN en Greenville

 

    Dum la celebrado, laŭ la ordono de la misio de UN en Liberio, la tria kontraŭtumulta taĉmento de la packonserva polico de Ĉinio en Liberio plenumis gardadon de la misio kaj tiun de gravaj ŝtatoficistoj en Liberio, trafikan garantion kaj gardon de flughaveno de UN en Greenville, specialaj aviadiloj de gravuloj, benzintenejo kaj aliaj gravaj ekipaĵoj. Ĝi prenis sur sin ankaŭ la taskon por trakti subitajn eventojn.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments