El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Estraro de UEA respondis al disaj demandoj

| 2015-07-29
Bookmark and Share

 

    La programeron malfermis la prezidanto de UEA, Mark Fettes, samtempe invitante la kongresanojn partopreni en la diskutoj dum la strategiaj forumoj en la estontaj tagoj.

 

    Poste la ceteraj ĉeestantaj estraranoj -- Sterano Keller, Lee Jungkee, Stefan MacGill, Barbara Pietrzak kaj José Antonio Vergara faris sinprezentojn. Kvankam la prezidanto petis koncizajn sinprezentojn, la rezulto estis iom nekonciza, kaj la unuan demandon de la ĉeestantoj oni povis aŭdi nur post 22 minutoj.

 

    Komence de la programero mankis la ĝenerala sekretario Martin Schäffer, laŭ Fettes verŝajne pro patraj devoj. Post iom da tempo tamen ankaŭ li aperis, kaj respondis al kelkaj demandoj.

 

    Kongresano el Nepalo atentigis la estraron pri la granda ekonomia malegaleco inter homoj el diversaj landoj, ekzemple Nepalo kaj Usono, kaj atentigis, ke la kongresa kotizo estas tro alta por nepalanoj. José Antonio Vergara konsentis, ke la divido en A- kaj B-landoj ne estas sufiĉa por diferencigi la kotizojn, kaj diris, ke oni starigis esplorkomisionon por trovi solvon.

 

    Pluraj demandoj temis pri informado. UEA devus fari multe pli tiukampe, opiniis ekzemple Saeed Ahmad Farani el Pakistano, laŭ kiu la asocio devus publikigi librojn pri Esperanto en dudek aŭ tridek lingvoj, uzi la reton kaj havi propran specialan retejon por lerni Esperanton. Oni kritikis UEA-n ankaŭ pro uzo de malĝustaj koloroj en informado.

 

    Ranieri Clerici el Italio demandis, ĉu la malalta rentonivelo kaŭzis la deficiton en la bilanco de UEA. Mark Fettes konfirmis, ke la aktuala rentonivelo efektive kaŭzas problemojn por la asocio, kiu kutime ricevas multe da enspezoj ĝuste de la rentumo de sia kapitalo.

 

    Francesco Maurelli el Britio, mem membro de la nova sed apenaŭ funkcianta konsilantaro de UEA, demandis, ĉu la ĉefa sukceso de la strategia laborplano estas nur la aperigo de diversaj novaj dokumentoj, aŭ ĉu tamen eblas prezenti iujn konkretajn rezultojn. Mark Fettes konsentis ke necesas lerni de la ĝisnunaj spertoj por ke la sekva plano jam konduku al io pli substanca.

 

    Steven Brewer el Usono demandis, kiel UEA intencas entrepreni la promesitan analizon pri la bezonoj de la organizaĵo lige kun la dungo de nova ĝenerala direktoro, kaj scivolis, kiel ordinaraj membroj povus partopreni en tiu analizado. Responde Mark Fettes mallonge priskribis la dungoprocezon kaj diris, ke ia analizo estos farita poste, kunlabore kun la nova direktoro.

 

    Ĝenerale, eble al duono el la demandoj havis malfortan kontakton kun realaĵoj -- la demandantoj aŭ atentigis pri framasonaj konspiroj kontraŭ Esperanto aŭ plendis ke oni ne igas registarojn tuj enkonduki instruadon de Esperanto en lernejoj.

 

(el Libera Folio)

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments