El Popola Ĉinio>头条新闻>

La trovita ruino de la marfundo de la antikva Mediteraneo en Xinjiang

| 2015-07-29
Bookmark and Share

    La 28-an de julio, la administra komitato de la pejzaĝejo Kanas en la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono en nordokcidenta Ĉinio okazigis gazetaran konferencon por anonci, ke oni trovis ruinon de la marfundo de la antikva Mediteraneo je ĉ. 18 kilometroj sudokcidente de la akvo-elfluejo de la lago Kanas.

 


La ruino de la marfundo de la antikva Mediteraneo

 

    Laŭ konigo, en la fino de junio 13-homa scienc-esplora ekspedicio faris esploradon pri "esplorvojaĝo al la glaciejo Kanas" ĉe la monto Baole Badai. La scienc-esploristoj ĉevale ekveturis de la orienta monto Baole Badai en la ŝtatnivela natur-rezervejo Kanas kaj atingis la vilaĝon Baihaba post trapaso de praarbaro, alpa stepo kaj glaciejo. Ili faris esploradon pri terformoj de glaciejo sude de la monto Baole Badai kaj pri vertikala distribuo de la tiea vegetalaro, kaj trovis la ruinon de la marfundo de la antikva Mediteraneo je ĉ. 18 kilometroj sudokcidente de la akvo-elfluejo de la lago Kanas.

 


La ruino de la marfundo de la antikva Mediteraneo

 

    La trovita ruino estas tipaj maraj sediment-rokaĵoj antaŭ ĉ. 100 milionoj da jaroj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments