Unuafoje publikigita en Ĉinio la dokumenta filmo "Okupo al Fuzhou" de japanaj agresantoj en 1941

| 2015-07-29
Bookmark and Share

    Lastatempe, oni publikigis al ĉinoj en la urbo Fuzhou, urbo de Fujian-provinco en sudorienta Ĉinio, la dokumentan filmon kun la titolito "Okupo al Fuzhou" faritan de japanaj agresantoj en 1941. La filmo estas registro de faktoj pri la invado de la tiama japana armeo al Ĉinio. Ĝia publikigo estas refoja prezento pri la agresanta okupo de japanaj faŝistanoj al la urbo, kaj tio funkcias kiel firma atesto aldonita al la historio de kontraŭfaŝisma milito far Ĉinio.

 


En 1941 la japana armeo eniris en la sidejon de la urba registaro de Fuzhou.

 

    La dokumenta filmo havas la numeron "la 48-a japana novaĵo" farita en la 6-a de majo en 1941, ĝi daŭras je 2 minutoj kaj 33 sekundoj. Tio estas filmo farita de speciala arme-sekvanta fotisto. Delonge ĝi kuŝas en la Ŝtata Arkivo de Japanio, kaj poste la enhavo estis farita en diĝita formo. Jiang Binjian, specialisto pri kulturo kaj historio de Fuzhou kaj konsilantano de la Institucio de Yanhuang-kulturo en la provinco Fujian, komisiis japanan amikon kopii la dokumentan filmon. La filmeto estas zorgata de koncernaj specialistoj.

 


Japanaj soldatoj traserĉas sur la korpo de ĉinaj urbanoj.

 

    En la filmeto troviĝas la furioza pafado de tiamaj japanaj soldatoj, senbridaj agoj de la "venkintaj armeanoj" al la urbanoj, la intence farita sceno "bonvenigo al la japana armeo" kaj tiel plu. Jiang Binjian diris, ke la publikigo de la filmeto estas rebato al la japanaj dekstruloj kiuj forte neas la agresadon de Japanio al Ĉinio. La filmeto povas esti reciproka pruvo kun la historiaj materialoj en Fuzhou, ĝi montras la mensogon de la japanaj agresantoj.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments