El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

Poemo:Kanto de servutlaboruloj

| 2015-07-29
Bookmark and Share

 

Kanto de servutlaboruloj

Supre ŝiras la ĉielon

Muĝa flug' sovaĝansera,

Ŝtonoporte al dezerto

Penas homa trup' mizera,

Hejme ploras la infanoj,

La edzino malespera.

=0/ =0/ -0/ =0/

=0/ =0/ -0/ =0/

-0/ =0/ -0/ =0/

=0/ =0/ =0/ =0/

=0/ =0/ -0/ =0/

-0/ =0/ -0/ =0/

Al la lag' la birdoj flugas,

Ekripozi jam bezonas,

Ne ripozas homoj povraj,

Ili murojn mil masonas,

Trudlaboron fiksas leĝo,

Kaj kabanon kiu donas?

-0/ =0/ =0/ =0/

-0/ =0/ -0/ =0/

-0/ =0/ =0/ =0/

=0/ =0/ -0/ =0/

-0/ =0/ =0/ =0/

-0/ =0/ =0/ =0/

Forflugante, la anseroj

Krias triste tra nebuloj,

La laboron trudan metas

Saĝa skribo kaj reguloj,

Senrespekta via plendo,

Tial batas vin stultuloj.

-0/ =0/ -0/ =0/

=0/ =0/ -0/ =0/

-0/ =0/ =0/ =0/

=0/ =0/ -0/ =0/

-0/ =0/ =0/ =0/

=0/ =0/ -0/ =0/

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

(Trad. Kalocsay. Tutmonda Sonoro Vol. I p.269)

 

    En okuloj de mil spektantoj estas mil Hamletoj.

 

    En okuloj de mil homoj, kiuj rigardas al la luno, ekzistas mil nesamaj lunoj.

 

    Same, kiam mil legantoj legas saman poemon, ili havas mil nesamajn komprenojn. Tial ĉinoj eĉ kreis la aserton: “Poemo ne havas definitivan interpreton.”

 

    Tiu ĉi poemo estis tradukita de Kalocsay el la Libro de Poezio, la plej malnova poem-antologio de Ĉinio, kun trajtoj de popolkanto. La poemo havis tri strofojn. Ĉiu strofo estis el ses versoj.

 

    La unua strofo versis pri tio, ke popolanoj, eĉ inkluzive tiujn vidvajn, estis devigitaj plenumi servuton. Tio montris la vastan amplekson de suferantoj kaj kruelecon de regantoj.

 

    La dua strofo, sekvante la unuan, versis pri la sceno, kiel ili laboris en servuto. Kvankam ili konstruis multe da muroj, tamen mankis al ili nesto por loĝi.

 

    La tria strofo versis pri tio, ke la servutuloj kantis malĝoje pri sia mizera sorto, tamen la riĉaj nobeloj mokis ilin. Vekrioj de la sovaĝaj anseroj vekis ilian eĥon. Emocie ili kantis plendojn en sia koro.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments