El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

Himno al falintoj por patrolando

| 2015-07-29
Bookmark and Share

 

Himno al falintoj por patrolando

—la 10-a el la dek unu pecoj de la Naŭ Odoj

Kun lancoj, ŝildoj kaj kirastunikoj.

Interpuŝas ĉaroj, spadoj terure.

Sunon ŝirmis nuboj da malamikoj.

Sagspite soldatoj sturmas konkure.

0=0/ =0/ -0/ -0/ =0/

-0/ =0/ =0/ =0/ 0=0/

=0/ =0/ =0/ -0/ 0=0/

0=0/ 0=0/ =0/ 0=0/

Vicojn de niaj trupoj rompis trude.

Dekstra ĉeval' vundiĝis, liva mortis.

Kroĉfalis du radoj de ĉaroj krude.

Tondraj frapoj de tamburadoj fortis.

=0/ 0=0/ =0/ =0/ =0/

=0/ 0=0/ =0/ =0/ =0/

0=0/ 0=0/ 0=0/ =0/

=0/ =0/ 0-0/ =0/ =0/

Ĉielaj dioj koleras malbene.

Kuŝis kadavroj sur kampo senlima.

Herooj eliris jam senrevene.

Kampo vasta, vojo tro malproksima.

0=0/ =0/ 0=0/ 0=0/

=0/ 0=0/ 0=0/ 0=0/

0=0. 0=0/ -0/ 0=0/

=0/ =0/ =0/ 0-0/ =0/

Kun longa glavo, pafarko eĉ morte,

Bravismo ne ŝanĝas post senkapigo.

Fidelaj kuraĝuloj bravas forte,

Neniam venkeblaj per mortsubigo.

0=0/ =0/ 0=0/ 0=0/

0=0/ 0=0/ -0/ 0=0/

0=0/ -0/ =0/ =0/ =0/

0=0/ 0=0/ -0/ 0=0/

Korpo mortis, anim' restos senmorta,

Inter fantomoj heroas plej forta!

=0/ =0/ 0=0/ -0/ =0/

=0/ 0=0/ 0=0/ 0=0/

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

(Trad. Guozhu)

 

    Qu Yuan (ĉju jŭan, ĉ. 340 a.K.~ ĉ. 278 a.K.) estis la unua granda patriota poeto en la historio de ĉina literaturo. Ekde li kiel komenco, Ĉinio havis verkiston, kiu famiĝis per sia verkado. Qu Yuan kreis novan stilon chuci (arion en Chu-regiono) de Ĉinio,rompis la malnovajn esprimajn formojn de la Libro de Poezio, multe pliriĉigis al la ĉina poezio esprimivon, kreante vastan novan terenon en poezio de la antikva Ĉinio. En 1953 Qu Yuan estis rekomendita kiel unu el la famaj personoj de la monda kulturo, honorita per vasta rememorado. Qu Yuan estis eminenta reprezentanto de romantikaj poetoj. Liaj verkoj karakteriĝis per belaj vortoj, senbridaj imagoj kaj mirindaj metaforoj, kaj la profunda enhavo tiel fariĝis unu el la fontoj de la ĉina literaturo.

 

    La tiel nomata Naŭ Kantoj origine estis nomo de antikva kanto en legendo. Sed kion samnoman ni legis nun en La Poeziaĵoj de Chu-regno (poezia antilogio de Chu-regno) reversitaj de granda poeto Qu Yuan laŭ popolaj dio-kultaj kantoj. Kvankam estis kun la nombro "Naŭ", tamen la poemserio fakte enhavis dek-unu pecojn. Ekzistis feliĉe la esperantigo farita de Guozhu en plena teksto.

 

    Ĉi tio estis peco el la Naŭ Kantoj de Qu Yuan. Ĝia enhavo estis funebro kaj himno laŭdanta pri la animoj de batalantoj de Chu-regno, kiuj oferis sian vivon por la patrolando.

 

    El la tria verso "Sunon ŝirmis nuboj da malamikoj" ni povis scii, ke tiu ĉi batalo estis ege kruela, ĉar la nombro de malamikoj superis tiun de nia propra armeo. Kiam la malamika armeo sturme rompis la formacion de Chu-regno, la soldatoj kaj oficiroj de Chu, ĉiuj ankoraŭ brave batalis konkure. Jen el la formacio sin ĵetis antaŭen ĉefa militĉaro, origine tirata de kvar ĉevaloj. Kvankam la dekstra ĉevalo vundiĝis, liva mortis, tamen la mastro de la militĉaro, la ĉefkomandanto de Chu-armeo estis sentima, kuraĝa. Kiam kroĉfalis du radoj de ĉaroj krude, la generalo forte frapis tamburon por antaŭen ataki. Furiozis ankaŭ la ĉielo, kaj sur la batalkampo postrestis amasoj da kadavroj.

 

    La aŭtoro havis vere majstran kapablon por skribi la militon. Nur per dek versoj li jam verkis viv-mortan militon tre viveca. Sekve li per emociplenaj versoj kantis laŭde pri la bravaj armeanoj, kiuj oferis sian vivon por patrolando. Li havis grandan respekton al tiuj soldatoj. Li ne povis regi la impeton de sia bolanta sango. Ĝuste kiel li ofte uzis belulinojn kaj aromajn herbojn aludi pri belaj homoj kaj aferoj, nun li ankaŭ sammaniere kantis en sia poemo kun admiro al la protagonistoj, kiuj dum vivo estas eminentuloj kaj restos herooj post morto inter fantomoj. Eternan gloron al iliaj heroaj nomoj!

 

Redaktoro: Hu Guozhu

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments