El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

El Dek Naŭ Antikaj Poemoj

| 2015-07-29
Bookmark and Share

 

II. Verde...

Verde, verdas herboj apud bordo.

Dense, densas jen salik' en korto.

=0/ =0/ =0/ =0/ =0/

=0/ =0/ -0/ =0/ =0/

Ĉe fenestro belulin' sopiras

Pri karulo, kore ŝi suspiras.

-0/ =0/ -0/ =0/ =0/

-0/ =0/ =0/ -0/ =0/

Per ornam' konsoli sin ŝi vanas,

Dume ŝia svelt' pli diafanas.

-0/ =0/ =0/ -0/ =0/

=0/ =0/ =0/ -0/ =0/

Iam sort' ŝin aktorino faris.

Kaj nun al vagema viro paris.

=0/ =0/ -0/ =0/ =0/

-0/ -0/ =0/ =0/ =0/

Ho, forvagis jaron li post jaro,

Mordis ŝin solec' en buduaro.

-0/ =0/ =0/ -0/ =0/

=0/ -0/ =0/ -0/ =0/

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

(Trad. Guozhu)

 

    Dek Naŭ Antikvaj Poemoj estis serio versita de anonimaj aŭtoroj. Akademia rondo opiniis, ke tio ne estis versaĵoj de unu aŭtoro en unu tempo. Kredeble ĝi aperis en la tempo inter 140 ~ 190 p.K.

 

    Tiu ĉi estis la dua peco el Dek Naŭ Antikvaj Poemoj. Per tono de juna virino la poemo rakontis al ni la vivon de virino, kiu sopiras en prospera printempo sian edzon. Majstra ĉinologo s-ro Wang Guowei (1877~1927) iam donis admiron pri ĝi.

 

    La komencaj versoj "Verde, verdas herboj apud bordo./ Dense, densas jen salik' en korto." prezentis al legantoj belan bildon de prospera printempo: tiel ke ni senkonscie venas al la bordo, kie sterniĝas senfinaj verdaj herboj kaj al korto, kie densas salikoj.

 

    Kiam la objektivo pli kaj pli proksimiĝis al la virino, ni povis vidi ŝin en pimpa ruĝa vestaĵo, kun alabastra haŭto kaj aromaj manoj. Ŝi estis tiel svelta kiel saliko en zefiro, tiel klara kiel la luno inter nuboj. Ŝi apogis sin ĉe fenestro. Ni ne povis scii, ĉu la printempa pejzaĝo fariĝis pli ĉarma dank' al ŝia figuro, aŭ ŝi aspektis pli sorĉa dank' al la printempa sezono.

 

    Tamen, malgraŭ ĉio, la bela pejzaĝo de printempo ne povis kaŝi la solecon en ŝia koro. Pretervole ŝi ekmemoris la amarojn en pasinteco: Kiom da ĉagrenoj ŝi travivis kiel kantistino en ŝajnigitaj ridoj. Poste multege da malfaciloj ŝi finfine fariĝis libera kaj ekhavis sian amaton. Kun granda espero ŝi revis, ke ŝi havos la normalan vivon, tamen la antaŭdestino vere molestis. "Ho, forvagis jaron li post jaro." Fojon post fojoj ŝia espero vaporiĝis. La amsopiro en senfina atendado fariĝis malĝojo. Kontraŭ la bela sezono: printempo, ŝi nur sentis senhelpecon. En plena soleco aŭdiĝis en ŝia koro la krio:"Mordis ŝin solec'en buduaro."

 

    La poemo skribis ja fragmenton en banala vivo, kiu ripetiĝis sennombre. Ankaŭ la vortoj en ĝi estis nur "familiaraj". Tamen ĝi redonis neordinaran guston. Rafini ion ordinaran neordinara, tio estis la mirinda sorĉo de tiu ĉi peco kaj ankaŭ de la serio Dek Naŭ Antikvaj Poemoj.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments