El Popola Ĉinio>头条新闻>

Bostono sin retiris el konkurado pri gastigo de la Olimpikoj 2024

| 2015-07-29
Bookmark and Share


Iuj bostonaj civitanoj oponas gastigon de la Olimpikoj 2024.

 

    La 28an de julio en la Konferenca kaj Ekspozicia Centro de Kuala-Lumpuro komenciĝis la tri-taga kunveno de la Plenuma Komitato de la Internacia Olimpika Komitato (IOK). Proparolanto de IOK Mark Adams diris en la gazetara konferenco post la kunveno, ke IOK jam informiĝis, ke Bostono decidis sin retiri el la konkurado pri gastigo de la Someraj Olimpikoj 2024, kaj ĝi urĝas la Olimpikan Komitaton de Usono rapide certigi la urbon, kiu petos gastigon de la Olimpikoj anstataŭ Bostono.

 

    Bostona urbestro Marty Walsh anoncis en la 27a de julio, ke la civitanoj ne volas elteni la grandajn elspezojn por la Olimpikoj, tial la urbo decidis sin retiri el la konkurado pri gastigo de la Someraj Olimpikoj 2024.

 

    Ĝis nun Parizo, Romo, Hamburgo kaj Budapesto oficiale anoncis peti gastigon de la Olimpikoj 2024. Krome, Toronto konsideras aliĝon al la konkurado.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments