El Popola Ĉinio>头条新闻>

La turoj Manumbutoninoj en Jiangxi havas la plej grandajn LED-lumigajn murojn

| 2015-07-30
Bookmark and Share


La turoj Manumbutoninoj kun plene da LED-lumiloj sur si prezentas la vortojn "Jiangxi 303" kaj "Monda Guinness".

 

    La turoj Manumbutoninoj, la plej altaj konstruaĵoj kun la alteco de 303 metroj en Jiangxi-provinco, Ĉinio, estis atestitaj en la 28-a de julio kiel la plej grandaj LED-lumigaj muroj en la mondo kaj kreis la novan Guinness-rekordon.

 

    La turoj Manumbutoninoj kun plene da LED-lumiloj sur si prezentis la vortojn "Jiangxi 303" kaj "Monda Guinness" por celebri la novan rekordon. Multaj urbanoj fote memorigis la momenton per mantelefonoj.

 

    Laŭ informo, oni investis preskaŭ 10 miliardojn da juanoj por konstrui la turojn, kiuj havas la altecon de 303 metroj kaj la totalan areon de 430 mil kvadrataj metroj. Ili estas la plej altaj manumbutoninoj en la meza regiono de Ĉinio. La antaŭa Guinness-rekordo estis tenita de la Dubaja Turo, la plej alta domego en la mondo kun la alteco de 828 metroj.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments