El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio fariĝis plej granda produktanto kaj konsumanto de terpomoj

| 2015-07-30
Bookmark and Share


Diversaj terpomoj en la kongreso, fotita de Zhang Wei el Ĉina Tagĵurnalo

 

    La 28an de julio en Yanqing de Pekino inaŭguriĝis la Monda Terpoma Kongreso. Pli ol mil rilataj fakuloj el 37 landoj kaj regionoj planis disvolvadon de la terpoma produktado. Tiutage estis fondita la azi-pacifika filio de la Internacia Terpoma Centro en Yanqing. Ĝi estas la unua internacia agrikultura esplor-institucio enkondukita en Ĉinion. Ĝi povas alporti novan ŝancon al la produktado de terpomoj en Ĉinio kaj en la azi-pacifika regiono kaj kontribui al konservado de la monda nutraĵa sekureco kaj akcelo de internacia elimino de malriĉeco. La starigo de la filio markas, ke Ĉinio senĉese grandigas agrikulturan malfermon kaj internacan kunlaboron.

 

    Ĉiujare Ĉinio rikoltas terpomojn el 5,5 milionoj da hektaroj da tero, kaj la produktado stabile disvolviĝas. En la lasta jaro Ĉinio okupis preskaŭ kvaronon de la kultiva areo kaj la produktokvanto de la tuta mondo. Ĝi fariĝis la plej granda produktanto kaj konsumanto de terpomoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments