El Popola Ĉinio>头条新闻>

La inaŭgurita Forumo de Ĉinaj kaj Rusaj Junuloj ĉe la "Basenoj de Du Riveroj" en 2015

| 2015-07-30
Bookmark and Share

 

    La 29-an de julio la 12-taga Forumo de Ĉinaj kaj Rusaj Junuloj ĉe la "Basenoj de Du Riveroj" en 2015 inaŭguriĝis en Chengdu, urbo de Sichuan-provinco en sudokcidenta Ĉinio. Dum la forumo 160 rusaj junuloj kaj 180 ĉinaj junuloj el 6 provincoj kaj municipoj ĉe la meza kaj supra basenoj de Jangzio faros interŝanĝojn kaj spertos ĉinan kulturon kaj lokajn morojn.

 

    La forumo kun la temo "Amikeco kaj Juneco" estas okazigita de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio kaj gastigita de la Eduka Departemento de Sichuan kaj la Oficejo de la Sichuan-a Registaro por Aferoj de Ĉinoj en Eksterlando. Ĝi estas unu el la aktivaĵoj de la 4-a kunsido de gvidantoj de la federacia distrikto de la regionoj ĉe la meza kaj supra basenoj de Jangzio kaj tiuj ĉe bordo de la rivero Volga.

 

    Junuloj el la du landoj iros en lokajn universitatojn por koni la vivon kaj studon de studentoj kaj viziti ĉefajn eksperimentejojn kaj muzeojn por partopreni en instruado kaj eksperimentoj kun trajtoj kaj sperti lokan kulturon. Ili veturigos simulan grandrapidan trajnon, faros prognozon de veterstato, praktikos sichuan-kuirarton kaj lernos masaĝon. Dum la forumo okazos ankaŭ la "Rusa Tago", rondtabla forumo kaj akademia forumo.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments