El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

Adiaŭ al Kara Zhu Lianxiu

| 2015-07-31
Bookmark and Share

 

Adiaŭ al Kara Zhu Lianxiu

—laŭ melodio Shouyangqu

Tro kurtas daŭro ĝua.

Sekvas disiĝo frua.

Doloras la turmento

De korŝira momento.

Forportas printempon la ŝipo plezura

Lasinte lunlumon en fluo ondspura.

0=0/ =0/ =0/

=0/ 0=0/ =0/

0=0/ -0/ =0/

-0/ =0/ 0=0/

0=0/ 0=0/ 0=0/ 0=0/

0=0/ 0=0/ 0=0/ 0=0/

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

(Trad. Guozhu)

 

    Lu Zhi (1242~1315),poeto en Yuan-dinastio, kun adoltiĝa nomo Lu Chudao, estis lokano de Zhuozhou (en nuna Hebei-provinco). Li sukcese trapasis la metropolan ekzamenon en Zhiyuan-erao (1264~1294). Unue li funkciis kiel kortegano ĉe la imperiestro Yuan Shizu dum 1271~1294 kaj poste kiel akademiano en la Kortego.

 

    Zhu Lianxiu estis furora stelulino-atkorino, kiu amikiĝis siatempe kun famaj literaturistoj kiaj Guan Hanqing, Lu Zhi, Feng Zizhen k.c. Laŭ versoj de Lu Zhi, verŝajne okazis enamiĝo inter Lu Zhi kaj Zhu Lianxiu, kaj tio finiĝis tamen bedaŭrinde per tragedia disiĝo, kiel kantis la versoj "Doloras la turmento/ de korŝira momento."

 

    La poemo legiĝis en flua parollingvaĵo, ĉar la aŭtoro tiam estis kun bolanta sango. Li ne povis regi sin mem kaj rapide verkis senafekte:

 

"Tro kurtas daŭro ĝua.

Sekvas disiĝo frua.

Doloras la turmento

De korŝira momento."

 

    Tiuj versoj ĝuste respegulis la "sinceron" de la aŭtoro. Tiuj vortoj estis "el la koro kaj de sur la lango" de la poeto. Tial la sento estis speciale forta kaj vera. Ili la geamatoj ekfalis de ĝoja intervidiĝo en doloran disiĝon. Ni povis facile imagi, kiom suferis la aŭtoro.

 

    Komence la amatino Zhu Lianxiu venis per ŝipo. Nun ŝi ree vojaĝis per ŝipo, kiu fine foriĝis de la bordo. La aŭtoro ne forgesis atentigi nin, ke tio estis bela "plezura ŝipo",ĉar nur tia ŝipo taŭgis por servi kiel veturilo de belulino. Bedaŭrinde ĝi foriĝis pli kaj pli malproksimen, kaj la poeto sentis, ke ĝi fortis ĉiom da belaĵoj en vivo, ĝi forportis printempon, forportis lian esperon. Kun la forveturo de la bela amatino , foriĝis ankaŭ la varmo kaj ĉarmo de la printempo. Ni povis senti la potencan solecon kaj enuon el la vortoj. Sub la plumo de ĉinaj antikvaj poetoj, multaj disiĝoj okazis sub la luno. Ĉar oni facile vidis la lunon kaplevante: ĝi kvazaŭ ĉie sekvas simpatie. Tamen la amato (amatino) ne ĉiam. Poste ankaŭ Zhu Lianxiu verkis poemon responde:

 

Responde al s-ro Lu Zhi

Inter montvicoj sennombraj

Miloj da fum-strioj sombraj.

En ŝip': figuro akademiana.

Velkas via vizaĝo diafana.

Sidante ĉe kajuto en turmento,

Mi preferas drivi kun la torento.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments