150 veteranaj soldatoj festis la 88-an datrevenon de la fondiĝo de la Ĉina Popola Liberiga Armeo

| 2015-07-31
Bookmark and Share

 

    La 30-an de julio 150 veteranaj soldatoj, kiuj partoprenis en la sindefenda kontraŭataka batalo al Vjetnamio en la jaro 1979, grimpis sur la pinton de la monto Funiu kun altitudo de pli ol 2 mil metroj en Henan-provinco. Tie ili klarionis al la kolektiĝo, viciĝis en la formo "八一" signifanta la unuan de aŭgusto, kantis la armean himnon kaj faris ĵuron al la armea flago: "Mi estas soldato kaj mi ĉiam estas preta por defendi la patrolandon."

 

    Tiu-tage sur la pinto de la monto Funiu tiuj veteranaj soldatoj en la aĝo de ĉ. 60 jaroj solene festis la 88-an datrevenon de la fondiĝo de la Ĉina Popola Liberiga Armeo fondita en la 1-a de aŭgusto 1927, memoris la 70-an datrevenon de la venko de la Batalo kontraŭ Faŝismo kaj tiun de la venko de la Kontraŭjapana Rezistmilito far la Ĉina Popolo kaj retrorigardis la brilan historion de la Ĉina Popola Liberiga Armeo en la pasintaj 88 jaroj. La ĉi-foja renkontiĝo profundigis la senton inter kunbatalantoj starigitan dum la neforgesebla batalo.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments