El Popola Ĉinio>头条新闻>

La 128a Sesio de la Internacia Olimpika Komitato

| 2015-07-31
Bookmark and Share


Thomas Bach, prezidanto de IOK, faras parolon en la inaŭguro.

 

    Vespere de la 30a de julio en la malajzia ĉefurbo Kuala-Lumpuro inaŭguriĝis la 128a Sesio de la Internacia Olimpika Komitato (IOK), en kiu parolon faris malajzia ĉefministro Najib kaj al kiu ĉeestis la ĉina delegito por Invito de la Vintraj Olimpikoj al Pekino, gvidita de ĉina vicĉefministro Liu Yandong.

 


Ĉinaj delegitoj por Invito de la Vintraj Olimpikoj al Pekino en la inaŭguro
 

    Elekti la gastigontajn urbojn de la Vintraj Junularaj Olimpikoj 2020 kaj de la Vintraj Olimpikoj 2022 estas grava agendo de la sesio. Kiu finfine sukcesos, Pekino, urbo de Ĉinio, aŭ Almatio, urbo en Kazaĥio? La rezulto estos atingita per sekreta baloto iom pli malfrue de la 31-a de julio. Yao Ming, ambasadoro por Invito de la Vintraj Olimpikoj al Pekino, diris, ke Pekino bezonas subtenon de ĉiuj. Se Pekino sukcesos, ĝi fariĝos la sola urbo, kiu gastigis la Somerajn Olimpikojn kaj kiu gastigos ankaŭ la Vintrajn Olimpikojn. Tio povos helpi kuraĝigi 300 milionojn da ĉinoj partopreni en glacineĝa sporto.

 


Yao Ming, ambasadoro por invito de la Vintraj Olimpikoj al Pekino
 

    En la venontaj 4 tagoj, la komitatanoj de IOK diskutos pri la Agendo de la Olimpikoj 2020 kaj aŭskultos la raportojn pri preparado de la Olimpikoj en Rio, Pyeongchang-aj Vintraj Olimpikoj, Olimpikoj en Tokio kaj la venontaj 2 Junularaj Olimpikoj.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments