El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

UEA ricevis du novajn Honorajn Membrojn

| 2015-08-03
Bookmark and Share

    UEA ricevis du novajn Honorajn Membrojn en Lillo. La Komitato de UEA povas distingi per tiu titolo esperantistojn, kiuj faris eksterordinarajn servojn al la tutmonda Esperanto-Movado. Ĉi-jare estis distingitaj la franca verkisto-eldonisto André Cherpillod kaj la germana historiisto kaj eksestrarano de UEA d-ro Ulrich Lins.

 

 
   

André Cherpillod naskiĝis en 1930 kaj estas emerita mezlerneja instruisto pri naturscienco. Membro de UEA ekde 1956, li kunlaboris por Esperanto, Franca Esperantisto, Heroldo de Esperanto, La Gazeto, La Kancerkliniko, Monato k.a. revuoj kaj longe redaktis la poŝkalendaron La Jaro. De 1992 ĝis 2010 membro de la Akademio de Esperanto.

 

    Cherpillod verkis ĉ. 130 diverstemajn librojn, kiujn li ofte eldonis samtempe en la franca kaj Esperanto, i.a. Akada leksikono (1986), Kanto de Kantoj (traduko el la Biblio; 1988), La aglutinaj lingvoj kaj Esperanto (1988), Nepivaj vortoj (1988), Glozel kaj la prahistoria skribo (1991), Mil ekzotaj vortoj (1992), Kaj la suno haltis (1993), Konciza gramatiko de Volapuko (1995), Voyage au fil des mots (1995), La mortotuko de Torino (1996), Vortkonsisto, vort-farado, vortanalizo, vortordo (1996), La galla lingvo (1999), De la edikto de Nanto ĝis la ribelo de la kamizardoj (1999), Gaston Waringhien, heroldo de la Internacia Lingvo (2000), La kalendaro tra la tempo, tra la spaco (2002), Konciza etimologia vortaro (2003), La tradukarto kaj ties problemoj (2003), La Misteroj de la ĉina skribo (2003), Vortaro Volapük-Eo kaj Eo-Volapük (2003), La vortfarado en dek lecionoj (2003), Etimologia vortaro de la propraj momoj (2005), Hillel la saĝulo: lia vivo, lia instruo (2005), Lingvaj babilaĵoj (2006), Balenoj kaj delfenoj (kun Marie-Christine Body) (2006), La Biblio, ĉu historio? ĉu legendoj? (2008), La kelt-semidaj lingvoj (2008), Medicina leksikono (2009), Les outils grammaticaŭ de l'Espéranto (2009), La gramatika karaktero de la Esperantaj radikoj (2009), Franca slango kaj populara lingvaĵo (2013), Muzika leksikono (2013), Richard Wagner, lia vivo, lia verkaro (2013) kaj Mensogoj kaj sekretoj de la historio (2015).

 

    Ulrich Lins naskiĝis en 1943. Li studis historion, politikan sciencon kaj japanologion en la Universitatoj de Köln kaj Bonn. En 1971/72 li estis gast-esploranto en la Universitato de Tokio. Li doktoriĝis per tezo pri la historio de Oomoto (kun aparta atento al ĝia pozicio en la japana naciismo); la disertacio aperis libroforme en 1976. Profesie li okupiĝis ĉefe pri la interŝanĝo de universitatanoj inter FR Germanio kaj aziaj landoj kaj tiucele loĝis en Japanio (1978-1983 kaj 1999-2004).

 

    Ulrich Lins eklernis Esperanton en 1958. Ekde 1959 li estas membro de UEA. Li havis diversajn funkciojn en la Movado, unue en Germana Esperanto-Junularo. De 1964 ĝis 1969 li estis estrarano de TEJO, kreante i.a. la kategorion "Patronoj de TEJO". De 1970 ĝis 1974 li estis kunredaktoro de Kontakto. De 1967 ĝis nun, kun interrompoj, komitatano de UEA, de 1989 ĝis 1995 vicprezidanto de UEA kaj de 2011 ano de la Elekta Komisiono de UEA. Ekde 1989 li estas prezidanto de la juĝkomisono de Fondaĵo Antoni Grabowski.

 

    Lins kunredaktis la verkon Esperanto en perspektivo (1974), germanlingvan libron pri german-japanaj rilatoj (1977), 12-voluman japanlingvan verkon pri la historio kaj nuntempo de Germanio (1981-1986) kaj la festlibron por H. Tonkin La arto labori kune (2010). Krome, li redaktis reeldonon de Vivo de Zamenhof de E. Privat (2007) kaj la kolekton Aziaj kontribuoj al esperantologio (2008). En 1988 aperis de li La danĝera lingvo, kiu estas tradukita en ses lingvojn (nova eldono preparata), kaj en 2008 Utila Estas Aliĝo. Tra la unua jarcento de UEA. Pli ol cent artikoloj, ĉefe pri historiaj temoj, aperis en Esperanto, la germana, angla kaj japana.

 

    Kun sia japana edzino Lins havas du gefilojn, el kiuj unu, la filo Marko Naoki, aktivis en la junulara Esperanto-movado.

 

(el UEA)

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments