El Popola Ĉinio>头条新闻>

Poŝtmarko memorigas sukceson de Pekino en peto de gastigo de la Vintraj Olimpikoj 2022

| 2015-08-03
Bookmark and Share

    En la 31a de julio la Ĉina Poŝto emisiis poŝtmarkon "La sukceso de Pekino en la peto de gastigo de la Vintraj Olimpikoj 2022" por memorigi tiun gravan eventon. La serio konsistas el unu poŝtmarko kun nominala valoro de 1,2 juanoj.

 

    La dezajno de la poŝtmarko estas simpla kaj klara, kaj la temo -- elstara. La dezajno reliefigas la temon de la poŝtmarko, la sukceso de Pekino en la peto de gastigo de la Vintraj Olimpikoj 2022. La blanka fono simbolas neĝon kaj donas al homoj la vintran impreson. Neĝeroj riĉigas la bildon, kaj prezentas la temon de la Vintraj Olimpikoj. La Granda Muro en neĝo estas simbolo de la forta ĉina popolo, kaj montras la geografian karakterizaĵon de la gastiganto-urbo de la Vintraj Olimpikoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments