El Popola Ĉinio>头条新闻>

Martiro Zhang Nan revenis al sia patrolando

| 2015-08-03
Bookmark and Share

 

    La 2-an de aŭgusto en la tombejo de martiroj en Cangzhou de Hebei-provinco okazis ceremonio por enterigi cindron de martiro Zhang Nan, gardisto en la ambasadorejo de Ĉinio en Somalio kaj supera serĝento de la armita polico en Linyi de Shandong-provinco.

 

    Vespere de la 26-a de julio la hotelo, kie sidas la ambasadorejo de Ĉinio en Somalio, estis bombe atakita de teroristoj. Tio kaŭzis morton de Zhang Nan pro rompiĝo de lia karotido. Zhang Nan en la aĝo de 28 jaroj naskiĝis en Wuqiao-gubernio de Cangzhou. La 1-an de aŭgusto lia kadavro estis transportita al Jinan. Post lia viv-ofero la armita polico aljuĝis al li la medalon "Honesta Gardisto".

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments