El Popola Ĉinio>头条新闻>

Brazilo produktis 1,85-tunan fromaĝon

| 2015-08-03
Bookmark and Share

 

    Lastatempe en la brazila urbeto Ipanema fromaĝistoj sukcesis renovigis sian rekordon per 1,85-tuna fromaĝo. Ekde la 1-a de aŭgusto la fromaĝo estis montrita al la publiko por gustumo. En la lastaj jaroj Ipanema fariĝis konata pro farado de la plej granda fromaĝo de la mondo.

 

    La produktanto, loka kooperativo de agrikulturo kaj brutobredado, diris, ke ĉi-jare la ronda fromaĝo kun la diametro de 1,75 metroj estas dika je 0,7 metroj. La prilaboro dum kvin horoj konsumis 17 mil litrojn da lakto. Por konservi la formon antaŭ la montrado al la publiko la fromaĝo estis metita en muldilon kun konstanta temperaturo.

 

    Ipanema estas unu el la konataj brazilaj laktejoj kun centjara historio. Por disvolvi la lokan lakt-industrion la urba registaro okazigas fromaĝ-festivalon ekde la jaro 2010. Ĉiujare la fromaĝistoj pretigas pli grandan fromaĝon por renovigi sian rekordon. Tio alportas famon al la urbeto.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments