El Popola Ĉinio>头条新闻>

Argentina fotisto per la plej longa foto registris la duan ringovojon de Pekino

| 2015-08-04
Bookmark and Share

    Lastatempe, argentina fotisto Esteban per nur unu fotofilmo fotis la pejzaĝon de la dua ringovojo de Pekino.

 


Esteban bonordigas la fotofilmon.

 

    Uzinte la memfaritan fotilon, li elspezis multe da tempo por ĝin ĝustigi kaj por la veteron adapti. Krome, estis kompleksa procezo por presi tiun longan foton. Li kun sia teamo 3-foje fotis kaj fine elektis la plej bonan foton kun la longeco de 79.37 metroj. En la 3-a de julio, post mezuro kaj certigo de Guinness, aperis en Pekino la nova monda rekordo de la plej longa fotofilmo.

 


La vespera pejzaĝo de la dua ringovojo de Pekino

 

    Esteban diris, ke li havas la ideon voki atenton de homoj al la belaj rakontoj ĉirkaŭaj. Li ankaŭ esperas registri ĉiujn pejzaĝojn laŭ la dua ringovojo de Pekino por altiri la atenton de homoj al la beleco ĉirkaŭe.

 

    La dua ringovojo estas la plej grava vojo en Pekino. Laŭ ĝi troviĝas multaj tradiciaj konstruaĵoj kun ĉina kulturo kaj multaj modernaj domegoj.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments