El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ekveturis la 21a eskorta ŝiparo de la ĉina mararmeo

| 2015-08-04
Bookmark and Share

 

    La 4an de aŭgusto en la urbo Sanya ekveturis la 21a eskorta ŝiparo de la ĉina mararmeo por konvojo en la Adena Golfo kaj la akvoj de Somalio. La ŝiparo konsistas el la misil-ekipitaj eskortŝipoj Liuzhou kaj Sanya kaj la sinteza proviant-ŝipo Qinghai, ŝip-portata helikoptero kaj membroj de specialaj trupoj.

 

    La ŝipoj Liuzhou kaj Sanya, dezajnitaj kaj konstruitaj sendepende de Ĉinio mem, povas fari ofensivon aŭ defendon sur la maro unuope aŭ kun aliaj fortoj de la mararmeo. La ŝipo Liuzhou vizitis tri sud-amerikajn landojn kaj partoprenis en la komuna mararmea ekzercado de Ĉinio kaj Rusio 2014.

 

    La ŝipo Qinghai estas la sinteza provianto-ŝipo de la ĉina mararmeo kun plej granda dismeto. De post ekservo ĝi prenis sur sin plurajn misiojn, ekzemple vizito, eskorto kaj militekzercado, kaj tri-foje plenumis eskortan taskon en la Adena Golfo kaj la akvoj de Somalio.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments