80-jara japana maljunulo alvokas amon al la paco
La 27-an de julio 2015, 80-jara japana maljunulo Maruyama Yan bicikle atingis la urbon Shenyang en nordorienta Ĉinio por alvoki homojn ami la pacon. Tie li vizitis la Historian Muzeon pri la Evento Okazinta en la 18-a de Septembro 1931.

La 27-an de julio 2015 Maruyama Yan bicikle atingis la urbon Shenyang.
Maruyama Yan naskiĝis en la urbo Harbino, nordorienta Ĉinio, en la jaro 1935. En sia infaneco li ricevis helpojn de ĉinoj. "Mi tre dankas tiujn ĉinojn, kiuj zorgis pri mi kiel miaj familianoj." Maruyama Yan diris, ke en la aĝo de 11 jaroj post du-monata vojaĝo li atingis de Harbino la urbon Huludao kaj de tie li revenis al Japanio.

Vizito al la Historia Muzeo pri la Evento Okazinta en la 18-a de Septembro 1931
Por danki la ĉinojn, kiuj donis al li helpon, Maruyama Yan komencis sian biciklan vojaĝon en nordorienta Ĉinio en la 16-a de julio. En Harbino li serĉadis la posteulojn de tiuj ĉinoj, kiuj helpis lin.

Vizito al la Historia Muzeo pri la Evento Okazinta en la 18-a de Septembro 1931
Maruyama Yan ekveturis de Harbino kaj atingis Changchun de Jilin-provinco transpasante la gubernion Fuyu kaj la urbon Dehui. Post mallonga restado en la urbo Changchun, li eniris en Liaoning-provincon, transpasante la urbojn Gongzhuling kaj Siping de Jilin-provinco, kaj finfine li atingos la urbon Huludao transpasinte la urbojn Tieling, Shenyang kaj Panjin. Jen la linio, laŭ kiu li revenis de Ĉinio al Japanio antaŭe. En nordorienta Ĉinio li faros biciklan vojaĝon de ĉirkaŭ 970 kilometroj.
Maruyama Yan esperas, ke per interparolado kun junuloj, kun kiuj li renkontiĝis dum la biciklado en Ĉinio, li alvokos junulojn de la du landoj ne forgesi la historion kaj ami la pacon.
"Nuntempe multaj japanoj ne povas serioze rigardi la historion kaj havas malĝustan konon pri Ĉinio." Maruyama Yan diris, ke la kaŭzo kuŝas en tio, ke ili ne vere konas Ĉinion. Laŭ li, nur koninte Ĉinion, oni havas parolrajton.
Redaktoro: Niu Xueqin
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat