El Popola Ĉinio>头条新闻>

Novaj dezajnoj reutiligas imperiestran modon

| 2015-08-05
Bookmark and Share

    Tiu ĉi jaro estas la 90a datreveno de la Muzeo de Imperiestra Palaco en Pekino. La kultura serv-centro de la Muzeo de Imperiestra Palaco rajtigis juveliston Chou Tai Fook uzi desegnaĵojn de kelkaj antikvaj kolektaĵoj kaj krei serion da juveloj. La retvendejo ju.taobao.com komencis la grupan vendon de la juveloj en la 5a de aŭgusto.

 

 

    La juveloj inkludas replikitajn objektojn en la muzeo, ekzemple ĵuji-o, s-forma or-ornamita objekto simbolanta feliĉon, harpinglo, braceleto ktp. La serv-centro kunlaboras ankaŭ kun la retvendejo Taobao por diskonigi la tradician kulturon kaj artan delikatecon en ĉiutaga vivo de ordinaraj homoj.

 

 

    La vendejo de la Imperiestra Palaco en la retejo Taobao ne nur vendas memoraĵojn de la palaco, sed ankaŭ esperas transdoni la tradician kulturon al la nova generacio por heredado. La produktoj, ekzemple ĉiamstara pupo de militanto de Qing-dinastio, valiz-panelo kun ĉinaj ideografiaĵoj "aprobo por paso" aŭ "laŭ la ordono de imperiestro" kaj inteligent-poŝtelefona tenilo en la formo de imperiestra gardisto, estas aĉeteblaj en la retvendejo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments