El Popola Ĉinio>头条新闻>

Dubai konstruos 711-metro-altan loĝdomon

| 2015-08-06
Bookmark and Share

 

    La 3-an de aŭgusto la urbo Dubai de la Federacio de Arabaj Emirlandoj anoncis, ke en la urbo oni konstruos "urbon en urbo" el vendejoj, loĝdomoj, hoteloj kaj amuzejoj, inkluzive de loĝdomo plej alta en la mondo, enĉambra skivojo plej longa en la mondo kaj muzika fontano kun akvokolono plej alta en la mondo.

 

 

    Laŭ informo el la Dubai-a Urba Grupo Medan, tiu projekto "Medan n-ro 1" estos konstruita inter la hipodromo Medan proksime al la komerca centro de Dubai kaj la vojo Al Khail. Ĝi okupos areon de 3.67 milionoj da kvadrataj metroj. Ĝi novigos kelkajn mondajn rekordojn inkluzive de 711-metro-alta loĝdomo (la nuna rekordo de la plej alta loĝdomo en la mondo estas 414-metra "princino-turo" en la distrikto Marinata en Dubai), 1.2-kilometra enĉambra skivojo (la nuna enĉambra skivojo plej longa en la mondo sidas en la butiko-centro de ŝejklando en Dubai) kaj muzik-fontano kun 420-metra akvokolono plej alta en la mondo (la nuna muzik-fontano plej granda en la mondo estas ĉe la piedo de la turo Khalifa plej alta domego en la mondo).

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments