Ĉinio estis la unua batalanto kontraŭ faŝismo

| 2015-08-06
Bookmark and Share


Strata batalo en Tai'erzhuang

 

    La Dua Mondmilito estis provokita de faŝistaj landoj. En la jaro 1931 la japanaj faŝistoj lanĉis la Eventon de la 18a de Septembro. Tio estis la komenco de la japana agreso kontraŭ Ĉinio kaj tiu de la Dua Mondmilito. Ĉinio faris la unuan pafon de la rezistmilito kontraŭ la japana agresado kaj de la Monda kontraŭfaŝisma milito.

 

    En la jaro 1937 Japanio zorge planis la Eventon de la 7a de Julio por tutflanke lanĉi agresmiliton kontraŭ Ĉinio, kaj adoptis la strategion de "rapida atako", celante ekstermi Ĉinion en mallonga tempo. Ĉinio adoptis la strategion de "longedaŭra milito". Alfronte al la agresado de la potenca malamiko, Ĉinio starigis unuiĝintan fronton bazitan sur kunlaboro inter la Ĉina Kuomintango kaj la Komunista Partio de Ĉinio. La fronta batalkampo komandita de Kuomintango kaj la postfronta sub tiu de la Komunista Partio de Ĉinio kune formis la unuan kontraŭfaŝisman batalkampon de la mondo.

 

    En la fronta batalkampo la ĉina armeo forte atakis la bone armitan japanan armeon en la kampanjoj de Taiyuan, Ŝanhajo, Nankino, Xuzhou kaj Wuhan. Laŭ la notoj de la japana armeo en la Ŝanhaja Kampanjo, la ĉinaj soldatoj obstine rezistis kontraŭ japanaj trupoj kaj neniel retiriĝis malgraŭ furioza bombado kaj sieĝo. La ĉinaj armeanoj kaj civitanoj kune batalis kontraŭ la malamikoj. La japana stabo priskribis, ke la batalo estis mizera. En la Ŝanhaja Kampanjo pli ol 40 mil japanaj soldatoj mortis kaj vundiĝis. En la Kampanjo de Tai'erzhuang la ĉinaj defendantoj ekstermis 11 984 japanajn armeanojn.

 

    En la postfronta batalkampo la Oka-voja Armeo sub la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio eliminis pli ol mil japanajn armeanojn en la Kampanjo de Pingxinguan de Shanxi-provinco en septembro de 1937, kaj tio estis la unua venko post la Evento de la 7a de Julio. La Oka-voja Armeo, la Nova Kvara Armeo kaj aliaj fortoj sub la gvido de la Komunista Partio de Ĉinio malfermis gerilon post kiam la urbo Taiyuan falis en la manojn de la malamiko en novembro de la sama jaro. Ĝis oktobro de 1938 la Komunista Partio de Ĉinio establis ses kontraŭjapanajn bazojn en la norda kaj centra partoj de Ĉinio, kaj malfermis postfrontan batalkampon. Ili uzis flekseblajn strategiojn kaj taktikojn, surprize atakis la japanajn trupojn kaj senĉese konsumis la esencajn fortojn de la japana armeo.

 

    De post la komenciĝo de la rezistmilito de la ĉina popolo de ĉiuj etnogrupoj, la japana armeo devigite baraktis ĉe du frontoj, kaj falis en longedaŭran militon en Ĉinio. Tio rezultigis malvenkon de la strategio de ĝia "rapida atako". La batalo en la urbo Wuhan signis, ke la milito iris en la stadion de interdetenado.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments