El Popola Ĉinio>头条新闻>

Modelo de trajno farita el alumetoj

| 2015-08-06
Bookmark and Share

 

    Laŭ raporto de la usona ĵurnalo The Huffington Post, lastatempe artisto Pat Acton faris modelon de trajno el ĉ. miliono da alumetoj dum 3 mil horoj. La modelo longas je 22 futoj (ĉ. 6.7 metroj), altas je 9 futoj (ĉ. 2.7 metroj) kaj pezas je 750 funtoj (ĉ. 340 kilogramoj). Ĝi estis nomita "aviadilo-trajno".

 

 

    Tiu modelo de trajno plej granda en la mondo estis kolektita de la brita muzeo Ripley's Believe It or Not. Vicprezidanto de la muzeo diris: "Tiu modelo de trajno estas admirinda verko kaj la faro de Pat Acton starigi trajnon el alumetoj estas neimagebla."

 

 

    La modelo estis farita laŭ reala trajno. Turistoj povas eniri en la modelon kaj sidi en ĝia ŝoforkupeo kun akcelilo, bremso kaj rapidŝanĝilo. Ĝia lokomotivo en Steampunk-stilo prezentis la strukturan karakterizaĵon de aviadilo kaj trajno en turno de la jarcento.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments