Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Videoj

Ĉinio kaj la Dua Mondmilito

| 2015-08-06
Bookmark and Share

    Dum la Dua Mondmilito antaŭ 70 jaroj Ĉinio faris longtempan batalon kontraŭ japanaj agresantoj, pagis grandegan prezon, retenis kaj ekstermis grandan nombron da japanaj armeanoj, kaj faris en la historio neforigeblan kontribuon por la venko de la Batalo kontraŭ Faŝismo.

 

    En januaro 1939, ok monatojn antaŭ la eksplodo de la Dua Mondmilito, la forpasinta ĉina prezidanto Mao Zedong faris la strategian juĝon: "La granda kontraŭjapana rezistmilito de Ĉinio ne nur estos afero de Ĉinio kaj tiu de la Oriento, sed ankaŭ tiu de la mondo."

 

    Kiam germanaj trupoj invadis Sovetunion, Hitler foj-refoje postulis japanajn trupojn "irado al la nordo" por konverĝe ataki Sovetunion. Tamen pro retenado de ĉinaj trupoj en la ĉina batalejo, miliono da japanaj terarmeanoj ne povis plenumi la ordonon de Hitler.

 

    Stalin diris: "Nur la manoj kaj piedoj de la japanaj agresantoj estis ŝnurligitaj, ni povos eviti bataladon en du batalejoj, kiam germanaj agresantoj atakas nian landon."

 

    La "irado al la nordo" de Japanio estis devigite rezigni, kaj ĝia plano pri "irado al la sudo" por starigi tiel nomitan "kunprosperan sferon de la granda orienta Azio" estis foj-refoje prokrastita pro la sieĝo en la ĉina batalejo.

 

    Usona eksprezidento Franklin Roosevelt diris: "Ni povas imagi, se ne estus Ĉinio, se Ĉinio estus venkita, kiom da japanaj armeanoj estus senditaj al aliaj regionoj por batali? Ili povus ataki Aŭstralion, Hindion..."

 

    Pri la skalo de la milito, la totala areo de la batalejoj de la Dua Mondmilito atingis 22 milionojn da kvadrataj kilometroj, inkluzive de pli ol 6 milionoj da kvadrataj kilometroj de la ĉina batalejo. La nombro de japanaj, germanaj kaj italaj faŝismaj trupanoj atingis 11.1 milionojn, tiu de la ĉinaj armeanoj kontraŭ japanaj agresantoj estis nur 2.4 milionoj.

 

    Pri la tempodaŭro de la batalado, Usono -- 3 jaroj kaj 9 monatoj, Sovetunio -- 4 jaroj kaj 2 monatoj, Britio -- 6 jaroj, dum Ĉinio -- 14 jaroj.

 

    Pri la rezulto de la milito, en la ĉina batalejo oni faris ĉirkaŭ 200 mil batalojn kontraŭ la japanaj agresantoj, ekstermis pli ol 1.54 milionojn da malamikoj je 70% de la totala nombro de la mortintaj japanaj armeanoj dum la Dua Mondmilito.

 

    Por venki la japanajn agresantojn la ĉina popolo pagis grandegan prezon. La nombro de vunditoj kaj viktimoj de ĉinaj armeanoj kaj civitanoj superis 35 milionojn. Laŭ la specifa valoro en la jaro 1937 la japanaj agresantoj kaŭzis al Ĉinio rektan ekonomian perdon je pli ol 100 miliardoj da usonaj dolaroj, kaj la nerektan je 500 miliardoj da usonaj dolaroj.

 

    La 7-an de julio 2014 ĉe la ponto Lugou, kie eksplodis la Kontraŭjapana Rezistmilito, ĉina prezidanto Xi Jinping diris: "La granda Kontraŭjapana Rezistmilito far la Ĉina Popolo malfermis la ĉefan batalejon de la Batalo kontraŭ Faŝismo en la Oriento kaj faris historian kontribuon por savi la nacion en danĝero, realigi la nacian sendependecon kaj la popolan liberigon, kaj por gajni la pacon de la mondo."

 

Redaktoroj: Chen Ji kaj Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments