El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Veronika Poór nova Ĝenerala Direktoro de UEA

| 2015-08-06
Bookmark and Share

 

    En la komitata kunsido en la 100-a UK, sabate, la 31-an de julio, estis publikigita la decido de la Estraro de UEA elekti d-inon Veronika Poór el Hungario kiel la novan Ĝeneralan Direktoron de la Asocio. Fari tiun decidon postulis kelkajn tagojn post la intervjuoj kun tri kandidatoj, pro la alta kvalito de ĉiuj prezentaĵoj.

 

    Veronika Poór eklaboros en la Centra Oficejo komence de januaro 2016. Dum dumonata transira fazo la nuna kaj estonta direktoroj kunlaboros pri la transdono de taskoj. Poór formale transprenos la oficon komence de marto.

 

    Veronika Poór naskiĝis en 1983. Ŝi doktoriĝis pri fiziko en la kampo de nanoteknologio. Ŝi kunfondis la retradio-kanalon Muzaiko kaj ŝi estas estrarano de TEJO pri Aktivula Trejnado, Eksteraj Rilatoj, Homaj Rimedoj kaj Scienca kaj Faka Agado. En tiu rolo ŝi verkis aŭ kunverkis kvin retajn trejnadojn de TEJO, estis elektita al la Konsila Konsilio pri Junularo de la Konsilio de Eŭropo, superrigardis la kreadon de nova enkonduko por novaj membroj kaj ekorganizis Sciencajn Prelegsesiojn. Aldone ŝi grave kontribuis al la verkado de sukcesaj subvencipetoj de TEJO.

 

    Prezentante la decidon, prezidanto Mark Fettes dankis la aliajn kandidatojn pro ilia preteco por la tasko. Li ankaŭ esprimis dankon al Osmo Buller pro lia multjara sindediĉo kiel la Ĝenerala Direktoro.

 

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments