El Popola Ĉinio>头条新闻>

Angla fotistino faras subakvajn fotojn de infanoj

| 2015-08-06
Bookmark and Share

    Lastajare pli kaj pli populariĝis subakva fotado de infanoj. Tial multaj gepatroj jam lasis la tradician manieron por havi tutfamilian foton en studio kaj anstataŭe sekvas la specialan formon "subakva fotado".

 


Infaneto en vesto de Superhomo
 

    Brita subakva fotistino Lucy Ray lastatempe publikigis kelkajn amindajn fotojn, kiujn ŝi faris subakve. En tiuj fotoj la infanoj aŭ havas diversajn teniĝojn aŭ sin vestas per diversaj kostumoj, ekzemple per tiuj de superhomo, marvirino kaj kavaliro, aŭ firme kaptas siajn ludilojn. Infanoj sub akvo tre amindas, kaj ĝojigas homojn.

 


Malgranda marvirino ridetas al la fotilo.
 
    Lucy diris, ke infanoj ĝuas subakvan fotadon kaj sin amuzas intertempe. Tial la fotistino povas iam kapti bizaran sed amindan momenton. Ne estas postulataj grandvaloraj fotiloj por fari subakvan foton. Krom fotoj pri infanoj, estas ankaŭ belaj subakvaj fotoj pri geedziĝo.
 


Anĝelo sub akvo
 


Subakva kunfoto de la familio

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments