El Popola Ĉinio>头条新闻>

Malajzio certigis ke la vrako trovita sur la insulo Reunion apartenas al MH370

| 2015-08-06
Bookmark and Share


Malajzia ĉefministro Najib Razak (meze) en la gazetara konferenco okazinta en la 6-a de aŭgusto

 

    Je la 2-a horo de la 6-a de aŭgusto laŭ la pekina tempo, malajzia ĉefministro Najib Razak anoncis en la gazetara konferenco, ke laŭ la taksado farita de la internacia speciala trupo, la vrako trovita sur la insulo Reunion apartenas al la aviadilo MH370. Li diris, ke la malajzia registaro promesas plenforte trovi la veron de la akcidento.

 

    La Civila Aviada Administracio de Malajzio oficiale anoncis, ke laŭ la aserto kune farita de la franca registaro, la Franca Aerakcident-esplora Buroo, speciala grupo de Malajzio pri la afero, kaj teknikaj reprezentantoj el Ĉinio kaj tiuj el Aŭstralio en Toulouse de Francio, la vrako trovita sur la supremenciita insulo vere estas parto de la aviadilo MH370.

 

    En la 8-a de marto de la pasinta jaro, la aviadilo MH370 flugis de Kuala-Lumpuro al Pekino, portante 239 homojn, kaj perdis kontakton kun la loka reg-centro ne longe post la ekflugo. En la 29-a de januaro de la kuranta jaro la Civila Aviada Administracio de Malajzio oficiale anoncis, ke la aviadilo MH370 trafis akcidenton kaj ke plej verŝajne ĉiuj homoj sur la aviadilo mortis.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments