El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio estis la ĉefa kontraŭfaŝisma batalkampo en Azio

| 2015-08-07
Bookmark and Share


Sceno de la kampanjo de Pingxingguan

 

    Kiam eksplodis la Evento de la 7a de Julio, Sugiyama Hajime, stabestro de la japana armeo, fanfaronis, "la evento de Ĉinio povos esti solvita en unu monato." Sed en la komenco de la milito la obstina rezisto de Ĉinio rompis la japanan strategion "konduki rapidan batalon por atingi rapidan decidon", kaj pro tio Japanio fojfoje plusendis siajn trupojn al Ĉinio.

 

    Sur la fronta batalkampo kuomintangaj trupoj kun milionoj da soldatoj retenis kaj batis japanajn trupojn. Inter la jaroj 1939 kaj 1944 la japana armeo lanĉis seriojn da atakoj sur la fronta batalkampo. Kvankam la ĉina armeo perdis pli multe ol gajnis, tamen ili ankoraŭ rezistis kontraŭ la japanaj trupoj. La japana armeo ne povis atingi la celojn kolapsigi la nacian registaron de Ĉinio kaj fini la militon en la lando. Inter la jaroj 1943 kaj 1945 la ĉinaj trupoj iris en Birmon kaj batalis tie laŭ la interkonsento de aliancanoj. Ili liberigis nordan Birmon kaj reakiris landlimajn regionojn de Yunnan-provinco en sudokcidenta Ĉinio. Krome, ili malfermis la Yunnan-Birman Ŝoseon, refunkciigis la kanalon por ricevi fremdlandajn helpojn, kaj kreis kondiĉojn por la rebato de trupoj de la aliancitaj landoj en Birmo.

 

    Sur la postfronta batalkampo la Oka-voja Armeo, la Nova Kvara Armeo kaj aliaj fortoj sub la gvido de la Komunista Partio de Ĉinio adoptis flekseblajn strategiojn por batali kontraŭ la agresanta armeo de Japanio kaj sin fortigi. En la 20a de aŭgusto 1940 pli ol cent regimentoj el la Oka-voja Armeo eliminis 250 mil membrojn de la marioneta armeo kaj de la japana armeo, kaj tiel komplete paralizis la ĉefajn trafikliniojn okupatajn de la japana armeo en norda Ĉinio.

 

    Inter la jaroj 1941 kaj 1943 la japana armeo koncentris siajn fortojn kaj komencis "rastan batalon" al kontraŭjapanaj bazoj sur postfronta batalkampo en norda, centra kaj suda Ĉinio. Tamen la armitaj fortoj de la Komunista Partio de Ĉinio elkreskis dum la batalado. La postfronta batalkampo fariĝis la ĉefa batalkampo, kaj la trupoj de la Komunista Partio de Ĉinio fariĝis la ĉefaj fortoj de la Kontraŭjapana Rezistmilito. Ili lanĉis kontraŭatakon sur la postfronta batalkampo en partaj regionoj ekde la jaro 1944, kaj komencis kompletan kontraŭatakon en la jaro 1945.

 

    La kunago de la batalkampoj fronta kaj postfronta atakis kaj retenis la ĉefajn fortojn de la japana terarmeo. Laŭ statistikoj, dum la Pacifika Milito la japana terarmeo havis 51 diviziojn, interalie 35 estis en Ĉinio kaj dek en sud-orienta Azio. Preskaŭ 70% da japana terarmeo estis sur la ĉina batalkampo, dum nur malpli ol 20% da ĝiaj trupoj estis senditaj al la Pacifika Milito. Kiam la milito finiĝis, la nombro de la japanaj soldatoj sur la ĉina batalkampo superis tiun por la Pacifika Milito.

 

    La supraj faktoj kaj donitaĵoj montras, ke Ĉinio estis versence la ĉefa batalkampo en Azio. En la 6a de januaro 1945 la eksa usona prezidento Franklin Delano Roosevelt laŭdis Ĉinion en la mesaĝo pri la stato de la Unio: "Ni ne forgesos kiel la ĉina popolo rezistis kontraŭ la barbara atako de japanoj kaj retenis grandan nombron da malamikoj en vastaj regionoj de Azio dum pli ol sep jaroj."

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments