El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kanado lanĉis memorigajn monerojn por la jaro Simio

| 2015-08-07
Bookmark and Share

    Laŭ raporto de la kanada ĵurnalo Sing Tao, pli ol duonjaron antaŭ la jaro Simio laŭ la ĉina luna kalendaro la reĝa monfabriko de Kanado lanĉis 5 specojn da memorigaj moneroj por la jaro. La projekta inspiro de la monera desegno "persiko-prezento de simio" venis el la rakonto "Pilgrimo al la Okcidento".

 


La unu-kilograma or-monero (foto el la ĵurnalo Sing Tao/ la reĝa monfabriko de Kanado)

 

    La 4-an de aŭgusto la monfabriko anoncis, ke ĝi lanĉos 5 specojn da memorigaj moneroj por la jaro Simio inkluzive de du specoj da oraj moneroj kaj 3 specioj da arĝentaj moneroj. Inter ili plej rimarkinda estas la unu-kilograma monero entenanta 99.9% da oro kun emisi-kvanto de 10 pecoj en la mondo.

 

    Tiu or-monero havas diametron de 120 mm kaj valoras 2.5 mil kanadajn dolarojn. Ĝi estis projektita de Three Degrees Creative Group. Sur ĝia dorso estas desegno de simio, kiu rigardas al la malproksimeco starante sur pino, kaj la ĉina ideogramo "猴", simio en la ĉina lingvo. Sur ĝia fronto estas desegno de la portreto de la brita reĝino Elizabeth II kaj la surskriboj 2016. La monero kostas 69 mil kanadajn dolarojn.

 


La unu-kilograma arĝent-monero (foto el la ĵurnalo Sing Tao/ la reĝa monfabriko de Kanado)

 

    La mon-fabriko lanĉos ankaŭ aliajn monerojn pri simio, inter kiuj estas 588 unu-kilogramaj arĝent-moneroj kun valoro de 2,288.88 kanadaj dolaroj por unu, 2.5 mil 18K-aj or-moneroj, 18,888 unu-oncaj arĝent-moneroj kaj 18,888 arĝentaj moneroj kun pezo de 26.7 gramoj en formo de lotuso.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments